PIV 2026 · Artikolo 1178

arniko

Litero A

arniko BOTA plurjara herbo nordhemisfera; ĝiaj elbazaj folioj estas en rozeto 2, dum la aliaj estas ofte kontraŭe duopaj; ĝi havas grandajn radiajn kapitulojn, kies akenoj 1 unuope portas hartufon; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Arnica ➞ asteraco.
arnikaĵo FARM alkohola ekstrakto el floroj aŭ radikoj de la monta arniko kaj de Arnica fulgens, uzata por kuraci kontuzaĵojn.
monta arniko arniko el eŭropaj montaroj, 30–60 cm alta, kun oblonge lancetformaj folioj kaj flave oranĝaj floroj, el kiuj oni ekstraktas arnikaĵon. specio Arnica montana