← Reen al A

PIV · 310

aken/o

aken/o 🍁
(ss) Seka frukto (precipe de la asteracoj) ne dehiska, unusema, kies perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo: la fruktoj de helianto, de kalendulo estas akenoj.
(vs) Akeneca frukto: ne dehiska seka frukto divers-forma k ‑struktura. kariopso, nukulo, nukso, samaro.
akenaro. Grupo de akenoj, devenantaj el floro kun pluraj karpeloj aŭ liberaj ( plurakeno) aŭ kuniĝintaj ( fendakeno, kvarakeno).
duakeno. Fendakeno el du karpeloj, i.a. de la apiacoj.
kvarakeno. Fendakeno de lamiacoj k de boragacoj, devenanta el floro kun du kuniĝintaj akenoj dusemaj, k kiu fendiĝas en 4 erojn ĉe la maturiĝo.
plurakeno. Akenaro el liberaj akenoj, ekz. ĉe ranunkolo k potentilo.
fendakeno. Akenaro el kuniĝintaj akenoj, kiuj finevolue fendiĝas k apartiĝas unuj de la aliaj (ekz. ĉe malvo).