PIV · 12634
potentil/o
potentil/o 🍁 G. (Potentilla el rozacoj) de plurjaraj herboj k tufarbustoj kun mane aŭ nepare plume kunmetaj folioj, kun flavaj, rozaj aŭ blankaj floroj unuopaj aŭ cume ariĝintaj, k kies fruktoj estas plurakenoj; ĉ. 500 sp-oj, precipe N-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj. ☞ tormentilo.
arbusta potentilo. Sp. de potentilo (P. fruticosa), N-hemisfera tufarbusto ĉ. 1 m alta kun plume kunmetaj folioj k intense flavaj floroj, pororname kultivata.