PIV 2020 · 13623
★roz/o
★roz/o.
I - Nomo de bela floro aŭ florplanto k pli speciale:
1 Floro de rozujo: kiel rozo inter la dornoj, tiel estas mia amatino inter la knabinoj X; ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos Z (pf); ŝiru la rozojn de la vivo (plezurojn); ne kuŝi sur rozoj (esti en malagrabla situacio); la ruĝa rozo de la amo, la blanka rozo de la virgeco. ☞ eglanterio.
2 Nomo de kelkaj alispecaj floroj aŭ florplantoj: Alpa rozo, Kristnaska rozo; rozo de Jeriĥo (Jerikorozo).
II - Nomo de diversaj objektoj, pli-malpli analogformaj:
3 🏠 Ronda fenestro en preĝejo, kun vitraloj k radianta ŝtonpuntaĵo.
4 ☆ Diamanto, tajlita kun facetoj supre, k plata malsupre.
5 🌄 32-pinta stelo sur la plato de kompaso, indikanta ĉiun direkton de la ventoj. Sin. ventrozo.
6 Ⓣ Multatrua disŝprucigilo de akvilo aŭ akvotubo. Sin. ŝprucrozo.
III - 🍁 G. (Rosa el rozacoj) de arbustoj k arbustetoj ĝenerale dornaj, kun ĝenerale plume kunmetaj folioj k kun unuopaj aŭ korimbe ariĝintaj floroj, kiuj ĉe la sovaĝaj formoj estas kvinpetalaj k multastamenaj, ĉe la kf-oj tre diversaj, ofte plenaj pro ŝanĝiĝo de stamenoj al petaloj; 100−150 sp-oj, precipe N-hemisferaj; miloj da hibridoj k kf-oj, vaste kultivataj por la ornamaj, delikatpetalaj, okulfrape koloraj, ofte bonodoraj floroj. Sin. rozujo. ☞ eglanterio.
akva rozo = akvorozo.
Alpa rozo
1 👥 Populara nomo de du Alpaj rododendroj (rustkolora rododendro k hirta r.).
2 🍁 Penda rozo.
centfolia rozo 🍁 Hibrido (R. × centifolia) kultivata por ornamo, parfumo k esenco.
cinama rozo 🍁 Sp. de rozo (R. cinnamomea) el E Eŭropo k U Azio kun lilake rozkoloraj floroj iom odoraj.
Ĉinia rozo 🍁 Sp. de rozo (R. chinensis) el Ĉinio, pororname kultivata.
Damaska rozo 🍁 Hibrido (R. × damascena), kultivata por ornamo, parfumo k esenco.
hunda rozo 🍁 Sp. de rozo (R. canina) el Eŭropo k U Azio.
Kristnaska rozo. Nigra heleboro.
moska rozo 🍁 Sp. de rozo (R. moschata), mediteranea, kun kremoblankaj, tre odoraj floroj, kultivata por ornamo k parfumo. ➞ muskrozo.
penda rozo. Sp. de rozo (R. pendulina, sin. R. alpina) el Eŭropaj montaroj.
porcelana rozo. Alta etlingero.
roza
1 Rilata al rozo: roza akvo (tualetakvo kun iomete da rozesenco); roza ligno (tropika ligno kun rozodoro: ➞ tipuano, dalbergio, pterokarpo).
2 Havanta la koloron de la plej ordinara rozo, t.e. helruĝetan: rozaj vangoj, lipoj; helroza ŝtofo; la rozafingra Aŭroro.
3 (f) Plaĉa k gajiga: vidi la vivon kun rozaj koloroj; rozaj pensoj.
roza esenco ⚗ Esenco, ekstraktata el la petaloj de odoraj rozoj (centfolia rozo, Damaska rozo k moska rozo), riĉa je geraniolo.
rozacoj 🍁 Fam. (Rosaceae) de dukotiledonaj, lignecaj aŭ herbecaj plantoj kun stipulohavaj folioj, kun epiginaj aŭ periginaj, ĝenerale regulaj floroj, liberpetalaj, (4)5(8)-sepalaj, (0)4−5(8)-petalaj, multastamenaj, de unu- ĝis mult-karpelaj, k kun tre diversaspecaj fruktoj; ĉ. 2 825 sp-oj el 95 g-oj, i.a. rozo, alkemilo, cidonio, fragario, kratago, piruso, prunuso, sorbuso.
rozejo. Ĝardeno, kie oni kultivas speciale rozojn el diversaj specoj.
rozeto Z. Kokardeto, uzata kiel signo de rango en ordeno.
roziĝi. Akiri la koloron de la rozo: ŝi mallevas la okulojn, roziĝas de honto G.
rozujo. Ĉiu planto el la g. rozo (Sin. rozo III): sovaĝa rozujo; el ŝia tombo kreskis rozujo Z.
akvorozo. Nimfeo.
grenrozo. Papaveto.
bantrozo. Multebukla banto rozoforma, uzata por ornami ĉevaljungilojn ktp.
jerikorozo
1 Anastatiko.
2 Skvamfolia selaginelo.
marrozo. Aktinio 1.
muskrozo 🍁 Kf. de rozo (R. × centifolia «muscosa») kun branĉoj, ŝosoj, petiolo, kaliko k pedunklo laŭaspekte muskokovritaj pro kovraĵo el densaj, rigidaj haroj.
ŝprucrozo. Rozo 6.
ventrozo. Rozo 5.