← Reen al A

PIV · 745

anastatik/o

anastatik/o 🍁 G. (Anastatica el brasikacoj) de nur unu sp. (A. hierochuntica) el la dezertoj de N Afriko k SU Azio, unujara herbo 10−20 cm alta, kun malgrandaj blankaj floroj; kiam ĝiaj semoj maturiĝas, en seka sezono, la folioj falas k la tigoj envolviĝas tiel, ke la planto formas kvazaŭ pilkon, kiu ruliĝas, ĝis ĝi atingas malsekan lokon aŭ ĝis la pluvosezono komenciĝas. Sin. jerikorozo 1.