PIV · 368
aktini/o
aktini/o
1 ♉ Rozosimila ses-koralulo (Actinia k parencaj g-oj), vivanta unuope, fiksiĝinta sur ŝtonoj ks en la maro. Sin. marrozo.
2 Ⓚ Radioaktiva elemento, Ac, atomnumero 89, atommaso 227,03.
aktiniidoj Ⓚ Ĉiu elemento el serio de 15 radioaktivaj elementoj, aktinio k la sekvantaj, kun atomnumeroj de 89 ĝis 103, inter si tre parencaj: torio, protaktinio, uranio k la transuraniaj elementoj estas aktiniidoj.
aktiniuloj ♉ Ordo (Actiniaria) de ses-koraluloj, al kiu apartenas i.a. la aktinioj. Sin. maranemonoj.