PIV · 4140
etlinger/o
etlinger/o 🍁 G. (Etlingera el zingibracoj), tre parenca al amomo, de ĉ. 60 sp-oj de plurjaraj herboj el Hindio k Malajzio, i.a. la
alta etlingero (E. elatior), 1−3 m alta, kultivata en ĉiuj tropikaj landoj por spektinda, roza k blanka infloresko, kun grandaj, petalecaj brakteoj, el kio devenas la populara nomo de la planto, «porcelana rozo».