← Reen al R

PIV 2020 · 13559

rododendr/o

rododendr/o 🍁 G. (Rhododendron el erikacoj) de fal- aŭ daŭra-foliaj arbustoj k arboj kun integraj, plejofte ovalaj aŭ lancetformaj folioj k kun apeksaj korimboj el kloŝ-, funel- aŭ rad-formaj floroj ofte okulfrape koloraj; ĉ. 850 sp-oj el Eŭropo, Azio k N Ameriko, multaj pororname kultivataj, i.a. azaleoj k la sekvaj:
Karolina rododendro (R. carolinianum), el Usono;
cilia rododendro (R. ciliatum), el E Azio;
hirta rododendro (R. hirsutum), el Eŭropaj montaroj, tre parenca al la rustkolora rododendro ( alpa rozo 1);
Kamĉatka rododendro (R. camtschaticum), el E Azio k U Alasko;
rustkolora rododendro (R. ferrugineum), el Eŭropaj montaroj ( Alpa rozo 1). azaleo.