← Reen al E

PIV · 4026

erik²o

erik2o 🍁
G. (Erica el erikacoj) de plantoj – daŭrafoliaj arbustetoj, tufarbustoj k kelkaj trunkarbustoj – kun folioj densaj, ĝenerale verticilaj, pingloformaj k kun floroj multanombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj, kloŝ-, kruĉ- aŭ tub-formaj, 4-nombraj, unuopaj aŭ en apeksaj umbeloj aŭ spikoj; ĉ. 735 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono, Makaronezio k Afriko, multaj pororname kultivataj.
👥 Ĉiu arbusteto aŭ arbusto el la g. Erica k parencaj g-oj, precipe kaluno.
erikacoj. Fam. (Ericaceae) kosmopolita de ĉ. 3 400 sp-oj el 107 genroj, i.a. eriko, arbuto, kaluno, rododendro k vakcinio.
erikejo. Nekulturata loko, kie kreskas precipe erikoj: dometo el torfo staras sur la erikejo Z.