PIV 2020 · 1493
azale/o
azale/o 🍁 Subg. (Pentanthera, sin. Azalea) de la g. rododendro (el erikacoj) de falfoliaj arbustoj kun korimbo el okulfrape koloraj, 5-stamenaj, ofte funelformaj floroj; tre multaj, N-hemisferaj sp-oj, pororname kultivataj. ☞ rododendro.