PIV 2026 · Artikolo 1490

avokado

Litero A

avokado BOTA frukto de avokadarbo; bero granda, ovoforma, pirforma aŭ globa, kun verda aŭ bruneta ŝelo, kun tre nutra kaj butereca karno, kiun oni manĝas krudan, kaj kun unu granda amara semo.
avokadarbo, avokadujo ekonomie grava arbo, kies fruktoj estas avokadoj; hejma en Mez-Ameriko, tre kultivata en la sufiĉe varmaj, precipe tropikaj regionoj. specio Persea americana Sin. amerika perseo. ➞ laŭraco.