← Reen al P

PIV · 11700

★papav/o

papav/o 🍁 G. (Papaver el papavacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun blanka laktosuko, flaviĝanta ĉe iuj sp-oj, kun unuopaj, longe pedunklaj floroj, havantaj frue defalantajn sepalojn po du k grandajn ofte okulfrape kolorajn petalojn po kvar, k kun multasemaj kapsuloj malfermiĝantaj per truoj; ĉ. 80 sp-oj, ekstertropikaj, pluraj pororname kultivataj k unu (opiopapavo) ekonomie grava. Sin. papavero.
papavacoj. Fam. (Papaveraceae) de dukotiledonaj plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, kelkaj arbustetoj k arbustoj – tre diversaspektaj; 230 sp-oj el 23 g-oj, i.a. papavo, kelidonio k glaŭcio.
papaveto 👥 Ĉiu papavo kun skarlate ruĝaj floroj, kreskanta precipe en grenkampoj (reado k parencaj sp-oj). Sin. grenrozo. reado.
papavino Alkaloido de opio, malpli toksa ol morfino, sedative uzata. Sin. papaverino.
papavoleo. Oleo ekstraktata el la semoj de opiopapavo.
opiopapavo 🍁 Sp. de papavo (P. somniferum) el SE Eŭropo k U Azio, unujara, stara, glata, bluverda herbo kun grandaj, blankaj aŭ okulfrape koloraj floroj ofte nigramakulaj k kun glob- aŭ ovo-formaj kapsuloj; kultivata por laktosuko, enhavanta opion, k por oleoriĉaj semoj, uzataj por disŝutado sur panon k por produktado de papavoleo.