PIV 2020 · 8092
★kolor/o
★kolor/o
1 Aparta impreso, kiun faras sur la okulo la diversaj elementoj de lumradio, resenditaj de iu korpo sendepende de ĝia formo: la sep koloroj de la ĉielarko; haroj de nedifinita koloro Z; iafoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto Z; perdi Z, ŝanĝi Z la koloron; (la ŝtonoj) kuŝis tie en ĉiuj koloroj Z; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas Z; primitivaj, sekundaraj (miksaĵo de du primitivaj), komplementaj koloroj. ☞ farbo. ➞ kolorefekto.
2 (f) Aparta impreso, kiun faras sur la psiko ia okazaĵo: vi ne devas prezenti al vi vian situacion en tia nigra koloro Z; sento de feliĉeco, kiu montras al ili ĉion kun la plej rozaj koloroj; prezenti ion sub falsaj koloroj; pentri projekton per plej belaj koloroj; de sama koloro, de sama valoro Z.
3 = sonkoloro.
4 Karaktero de intelekta verko, produktata per la elekto de la priskribitaj scenoj, sentoj, de la detaloj, de la vortoj, de la sonoj ktp: la romantika, klasika koloro de teatraĵo, de sonato; la loka koloro (uzo de detaloj donantaj lokan etoson); la malofteco de la adjektivoj donas al lia lingvo tre kuriozan koloron; la laboro de la intelektuloj donas koloron k vivon al la kulturo Z.
5 ♠ Ĉiu el la du grupoj de kart-emblemoj, la ruĝa (karoo k kero) k la nigra (piko k trefo): en multaj soliteroj oni devas alternigi la kolorojn, ne la emblemojn.
7 ☐ Kvantumnombro de kvarkoj: la kolora ŝargo povas havi tri valorojn, nomatajn ruĝa, blua, k verda. ➞ spektro.
koloroj
1 Rubandoj, vestpartoj ktp kun apartaj koloroj k portataj kiel simbolo de aneco al partio, klubo ks, k, mezepoke, de servado al damo: mi havu la rajton nomi min via kavaliro k porti viajn kolorojn Z; vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn aŭ ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo, ĉar tio estas la koloroj de mia domo Z; (f) homoj de ĉiuj politikaj koloroj.
2 Distinga elekto de koloroj k de markoj, elektitaj de regno aŭ alia komunumo k montritaj de ties flago: la naciaj koloroj; hisi, flirtigi siajn kolorojn.
kolora. Havanta koloro(j)n: laĉo da koloraj koraletoj Z; hele kolora vizaĝeto; la kolora povo, forto (la povo de iu kolorilo aŭ pigmento komuniki sian koloron al aliaj materialoj, kun kiuj oni miksas ĝin).
kolori (tr) Doni al io ĝian koloron: la herbo verde koloras la kampojn B; la kuŝiĝanta suno koloris la nubojn per sangaj makuloj; la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo Z; (f) la akompananta muziko koloras la tutan dialogon.
koloraĵo. Kolora substanco.
kolorigi. Fari, ke io (ŝtofo, tolaĵo, papero ks) ricevu koloro(j)n per tinkturado aŭ surŝmirado: postesigno de la sango la plankon ankoraŭ kolorigis Z; virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj X; nigre kolorigita tablo Z; la knabo kolorigis la turbon ruĝe k orkolore Z; la farbisto kolorigis la muron blua; ŝi kolorigis (ŝminkis) siajn okulojn X.
kolorigaĵo = kolor(ig)ilo.
koloriĝi. Alpreni, ricevi koloron: ŝia vizaĝo ĉarme koloriĝis ĉe tia konfeso.
kolorkonserva. Lumrezista.
kolormetro, kolorometro. Aparato por mezuri diversajn parametrojn de koloro, i.a. intenson, helon, puron, komponantojn.
kolormetrio, kolorometrio. La fako pri la mezurado de la parametroj de koloro.
kolorriĉa. Prezentanta abundajn kolorojn: ĝi estis kolorriĉa kiel vosto de pavo Z; (f) li parolis pri la kolorriĉeco de Italujo Z.
dukolora. Prezentanta du kolorojn: dukolora presaĵo.
multkolora, multakolora. Prezentanta multajn kolorojn: multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo X; multkolora vosto de birdo Z; (f) pecoj kun multkolora stilo Z (de diversaj aŭtoroj).
senkolora. Ne (plu) havanta koloron: senkolora tabulo; senkolora likvo; senkolora vizaĝo; (f) tia senkolora oficiala parolo Z; la senkoloreco de lia stilo; senkoloriĝi (pp ekz. teksaĵo, tapeto ktp); la antikvaĵoj, tiel palaj k senkoloriĝintaj! Z.
transkolori. Transdoni sian koloron al io submetita pro malsekiĝo: la ŝtofo ĉe la subbrako transkoloris la subŝtofon.
trikolora. Prezentanta tri kolorojn: trikolora flago.
trikoloreto Z. Trikolora penseo.
alikoloriĝi. Ricevi alian koloron: pro la prilumado kelkaj nelumrezistaj substancoj alikoloriĝas.
belkolora. Havanta plaĉan koloron: belkoloraj tapiŝoj Z; ĉarma radio ĵetita sur la esencon de la ekzistado por ĝin belkolorigi Z.
diverskolora, mikskolora. Prezentanta diversajn kolorojn: diverskoloraj papilioj Z, uniformoj Z; libroj kun diverskoloraj kovroj Z; perloj k diverskoloraj ŝtonoj Z; mikskolora jako Z, blazono Z; diverskolore brodita silka tablotuko Z; mikskolore pentritaj bildoj Z; la belega diverskoloreco de la floroj Z. ☞ bunta.
kongokoloraĵoj Vd Kongo.
sonkoloro 𝅘𝅥𝅰 Karaktero de sono, produktata de la harmonoj, kiuj akompanas fundamentan tonon, k varianta laŭ la speco k la kvalito de la instrumento aŭ de la voĉo. ☞ tembro.
strekkoloro ⊕ Streko 2.
ŝanĝkolora. Prezentanta ŝanĝiĝemajn kolorojn. ☞ muara. Rim. Kolor estas uzata kvazaŭ suf., por signifi koloron similan al tiu de la radike montrita objekto: brikkolora, ĉamkolora, fumkolora, kaŝtankolora, lilikolora, naturkolora, ★roz(o)kolora (f: aspektanta pozitive, ĝojige, optimisme) ktp.