← Reen al P

PIV · 11951

★pelt/o

pelt/o
Speciale preparita felo, ordinare belhara aŭ harriĉa, uzata por fari veston, garnituron k.a.: envolvita en ursa pelto Z; vespermantelo kun randoj el zibela pelto.
= peltaĵo: sinjoro kun riĉa pelto, pendanta sur la ŝultroj Z.
Dukromata koloro, kiu kombinas unu farbon kun unu metalo en ripetada motivo: ermeno k vajro konsistigas, kun siaj multnombraj variantoj, la ĉefajn peltojn.
pelta. Konsistanta el aŭ rilata al pelto: pelta kolumo; kun peltaj botoj sur la piedoj Z; indiĝenoj en siaj vilaj peltaj jakoj Z; pelte subŝtofita surtuto; pelta komerco, butiko.
peltaĵo. Vesto el pelto: sur la ŝultroj de Marta ne troviĝis peltaĵo Z.
peltisto. Metiisto, kudranta vestojn el pelto.