PIV 2020 · 16765
★vulp/o
★vulp/o ♉
1 Sp. (Vulpes vulpes) de mamuloj el la subordo de rabobestoj, kun pintaj oreloj k longa, dika, blankpinta vosto k ordinare kun ruĝbruna felo: vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo Z; ne ekzistas naiva vulpo Z; se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn Z; ruza kiel vulpo; vulpopelto.
2 G. (Vulpes) de rabobestoj el la fam. de kanisedoj. ☞ korsako.
arkta vulpo. Arkta sp. (Alopex lagopus) kun mallongaj, rondaj oreloj, mallongaj kruroj k granda vosto. Sin. izatiso.
blua vulpo. Bluetkolora formo de arkta vulpo, kies felo estas tre valora.
marvulpo. Sp. (Alopias vulpinus) de ŝarko, ĝis 6 m longa, ne danĝera por homo, ofta en Atlantiko k Mediteraneo.
mustelvulpo. Sp. (Speothos venaticus) de S-Amerika rabobesto el la fam. de kanisedoj, kun longa korpo, malgrandaj oreloj k tre mallongaj kruroj.
stepvulpo. Korsako.