← Reen al F

PIV · 4373

★fel/o

fel/o Kruda besta haŭto kun la haroj, ordinare ne preparita: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon Z; por li eĉ la muso ne estas sen felo Z; de unu bovo oni du felojn ne deŝiras Z; la felo tanadon ne valoras Z; strato kie oni sekigadis felojn Z; feloj servis kiel matracoj k litkovriloj Z; mia malgranda fratino, enkudrita en felon de kapro Z; felsako; (f) la fiera leono deĵetas sian princan felon Z. haŭto, ledo, pelto.
fela. El felo: fela ĉapo Z.
felisto. Pretigisto de feloj. tanisto.
senfeligi. Detiri felon de besto: senlanigu, sed ne senfeligu Z (pf); (f) nobeleto, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton Z.
senfeligejo. Laborejo, kie oni pritraktas kadavrojn de bestoj, utiligante ilin por fari gluaĵon, ostpulvoron, bestnutraĵon k.a..
Azenfelo. Fabela princidino, kiu vestis sin per azenfelo.
mefitfelo. Tre ŝatata felo de diversaj sp-oj de la g. mefito, nigra kun blankaj strioj. Sin. skunko 1.
Orfelo. Ora Ŝaffelo: (f) jam via nerva mano vian orfelon (blondharan pubon) tuŝis W.
ŝaffelo. Ŝafa felo, uzata por diversaj celoj: antikvuloj uzis ŝaffelon, por kolekti orerojn en riverfluo.
Ora Ŝaffelo
Mirakla ŝaffelo, konkerita de Jazono.
Kavalirordeno en la Habsburgaj landoj.