← Reen al H

PIV 2020 · 5726

★haŭt/o

haŭt/o
Ekstera membrano, kiu tute tegas la korpon de homo k kiu konsistas el epidermo kun la sub ĝi troviĝanta fibreca k grasoriĉa tavoloj ( dermo, hipodermo): havi dikan, delikatan haŭton; ŝmiraĵo por la tro sekaj haŭtoj; juku la haŭto, sed ne sur mia korpo! Z; forvendi (sin) kun haŭto k haroj al la anatomio Z; ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj X (de malsatego); restas al li nur la haŭto sur la ostoj; tani al iu la haŭton Z (severe puni); vento al li ekflugis sub la haŭto Z (de timego); streĉiĝi el la haŭto Z (kunigi sian tutan forton k energion); eksalti el sia haŭto (de granda surprizo); savi sian haŭton (vivon).
Simila membrano ĉe la bestoj (ĉe vertebruloj, samkonsista kiel ĉe homo, ĉe senvertebruloj konsistanta nur el epidermo): serpentoj ĉiujare deĵetas la haŭton; ĝi elrampis en sia malbela rana haŭto Z; tio estis nur cignaj haŭtoj Z; angila haŭto Z. felo, ledo, skvamo, ŝelo.
Simila membrano ĉe plantoj ks: kuiri terpomojn en ilia haŭto; haŭto de kolbaso.
haŭta. Rilata al haŭto: haŭta difektiĝo, malsano; haŭta fenomeno (la fakto, ke altfrekvenca kurento fluas ĉefe je la rando, ne en la mezo, de konduktilo).
haŭtego. Tre dika haŭto: sako el porka haŭtego.
haŭtero. Skvameto, kiu defalas de la haŭto, precipe de la kapo.
haŭteto. Tre maldika haŭto: haŭteto sur bolinta lakto; haŭteto de persiko, pruno.
enhaŭta. Enderma.
senhaŭtigi. Senigi je la haŭto: senhaŭtigi la kranion de la malamikoj; senhaŭtigi porkon, angilon B; (f) senlanigu, sed ne senhaŭtigu Z (uzu, sed ne trouzu).
subhaŭta. Okazanta sub la haŭto: subhaŭta injekto.
subhaŭto. Hipodermo.
dikhaŭta. Havanta tre dikan haŭton, k (f) ne facile ofendiĝema.
dikhaŭtuloj (ark.) Pakidermoj.
lardhaŭto Z. La dika haŭto, sub kiu kuŝas la lardo.
ruĝhaŭtulo. Indiano.
ungohaŭteto. Malgranda haŭteto, kiu kreskas ĉe la rando de la ungoj.
vakshaŭto Maldika haŭto, kiu kovras la bekbazon de kelkaj birdoj (rabobirdoj, papagoj, pingvenoj ktp).