← Reen al D

PIV 2020 · 2998

derm/o

derm/o (dermis) Haŭttavolo rezista k elasta, fibra, inter la teganta epidermo k la nutranta hipodermo.
derma. Rilata al la dermo.
enderma
Interne de dermo.
(pp injekto) Farita internen de dermo: enderma reago (testo pri la haŭta reago al injekto de antigeno).
subdermo Hipodermo.  ektodermo, mezodermo, endodermo.