← Reen al E

PIV · 3940

epiderm¹o

epiderm1o (epidermis)
La ekstera epitelio, devenanta de la ektodermo, konsistanta el pluraj ĉeltavoloj ĉe la vertebruloj, sed el nur unu ĉeltavolo ĉe la aliaj histaj animaloj: epidermo konsistigas la eksteran, ŝirman tavolon de la haŭto; ĉe la homo la epidermo konsistas el profunda parto vivanta k el ekstera korneca tavolo el mortintaj ĉeloj riĉaj je keratino, kiu periode disskvamiĝas; haroj, plumoj, kornoj, ungoj, hufoj estas produktaĵoj de la epidermo.
🍁 La plej ekstera ĉeltavolo de planto, ĝenerale el plataj k samlimaj ĉeloj.  kutiklo.
epiderma. Rilata al epidermo: (f) epiderma (tute supraĵa) reago.