PIV · 15412
★tavol/o
★tavol/o
1 Aranĝo de substanco aŭ materialo, pli-malpli dike etendita aŭ sternita sur io: la peza tavolo da sablo kuŝis super ĝi Z; sur la strato kuŝas dika tavolo da neĝo B; sur la pantranĉo ŝi ŝmiris nur maldikan tavolon da butero; tavolo da fojno, da nuboj; etendiĝis tavolo da akvolilioj Z; (f) la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita Z.
2 ⊕ Petra maso, sedimenta aŭ metamorfa, limigita de du proks. paralelaj surfacoj: kalkpetra tavolo; naftodona tavolo; subkuŝanta, surkuŝanta tavolo; planko, tegmento de tavolo; kambriaj tavoloj; skistaj tavoloj; la profundaj tavoloj de la tero B; tavoldiko. Sin. stratumo. ☞ junto.
3 ❤ 🍁 ♉ Tia aranĝiĝo de histoj aŭ ŝajnhistoj: alga tavolo de likeno; tavolo el graso; supraĵa tavolo de dermo.
4 ❄ Vastarea horizontala aeramaso super la terglobo: tavolo de Appleton (tiu tavolo de jonigitaj gasoj en la supra atmosfero, je proks. 250 km de la tersurfaco, kiu reflektas radioondojn); tavolo de Heaviside (tiu tavolo je proks. 100 km de la tersurfaco, kiu reflektas longajn ondojn, sed ebligas la trairon de mallongaj ondoj).
5 🅢 Parto de iu socia grupo (klaso, generacio k.a.), distingita laŭ diversaj kriterioj (laboro, alteco de salajro, prestiĝo, eduknivelo k.a.).
6 = stratumo 4.
tavolaro. Aro de tavoloj.
tavoleto ⊕ Subdividaĵo de tavolo laŭ etaj tavoloj.
tavoligi. Aranĝi laŭ tavoloj: oni tavoligis ilin, por tegi la altaron X; tavoligita pasto, kuko.
tavoligo 🅢 Diferencigado de socio laŭ tavoloj 5.
tavoliĝi. Formiĝi laŭ tavoloj: la sedimentoj tavoliĝis en la fundo de la lago.
oblikva tavoliĝo ⊕ Formiĝo de tavoloj (aŭ de formacio) laŭ tavoletoj (aŭ tavoloj) oblikve aranĝiĝintaj kompare kun la limoj de la tavolo (aŭ formacio).
tavoldiko ⊕ Perpendikla distanco inter la supra (tavolplafono) k malsupra (tavolplanko) surfacoj de tavolo.
detavoliĝi. Apartiĝi, tavolon post tavolo.
subtavolo
1 ⊕ Subkuŝanta tavolo.
2 Substrato.
surtavolo ⊕ Surkuŝanta tavolo.
ozontavolo Vd ozono.
turbidtavolo Vd turbido.