PIV · 11547
ozon²o
ozon2o Ⓚ Triatoma molekulo de oksigeno, O3, k gaso konsistanta el tiu molekulo: ozono estas tre reakciema k malstabila; ozono estas uzata por i.a. sterilizi akvon. ➞ ozonterapio.
stratosfera ozono ☼ Ozono ĉeesta en la meza k alta stratosfero (20−40 km altitude), kie ĝi konsistigas la ozontavolon.
troposfera ozono ☼ Ozono ĉeesta en la malaltaj tavoloj de la troposfero, ĝis apud la grundo: troposfera ozono devenas el atmosfera poluado k estas toksa al la plantoj k animaloj.
ozonigi. Transformi oksigenon en ozonon.
ozoni, ozonizi. Provizi per ozono: ozonizita akvo; blankigi per ozonizado.
ozonilo, ozonizilo. Aparato por ozonizi.
ozonometro. Aparato, por mezuri la kvanton de ozono en la atmosfero aŭ en gaso.
ozontavolo ☼ Stratosfera tavolo relative riĉa je ozono, kiu sorbas la kurtondajn ultraviolajn radiojn damaĝajn al la vivuloj: ozontavola truo (loka manko de ozono en la ozontavolo).