PIV · 10295
★mezur/i
★mezur/i (tr) Taksi k difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo: li mezuris la larĝon de la enirejo, dek ulnojn X; mezuri la rapidecon de ŝipo, la altecon de monto, la pezon de bovido, la distancon inter du arboj; (kun la nomo de la mezurotaĵo kiel objekto): kiu mezuris per sia mankavo la akvon? X; li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe k unu stangon laŭalte X; mezuri drapon Z, kampon Z; ĉu vi pensas, ke ni havas tiom da mono, ke ni mezuras ilin per buŝeloj? Z; li ŝmiris la fundon de la mezurilo, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita Z; (f) mezuri ies moralajn meritojn Z; mezuri la sekvojn de elpaŝo; mezuri laŭ tio mian postulon Z; mezuri laŭ sia metro Z; ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem N.
mezuro
1 Ago de tiu, kiu unu fojon mezuras: per mezuro k peso akiriĝas sukceso Z; via mezuro estas nur proksimuma; la mezuro de la vesto estis malzorge farita B.
2 Sistemo de grandoj, per kiuj oni mezuras: la mezuroj leĝaj; la mezuroj por likvoj, solidoj, surfacoj; liniaj mezuroj; internacia komisiono de pezoj k mezuroj; neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj […] estas abomenaĵo X; (f) la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj.
3 La kvanto, entenata en iu mezurilo: tri mezuroj da hordeo X; doni al iu plenan mezuron.
4 Tuto de la dimensioj taksitaj per mezurado: la ŝuisto prenis mezuron por ŝia malgranda piedo Z; mendante la robon, bv. doni viajn mezurojn; malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako Z; ĝiaj kolonoj k portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego X; kiu starigis ĝiajn (de la tero) mezurojn? X; en granda mezuro; bildo en malgrandigita mezuro. ➞ skalo. ➞ mezurbendo, mezurflakono, mezurglaso, mezurrubando.
5 (analoge) Aro da industriaj produktoj sammezuraj: en tiuspeca artiklo la grandaj mezuroj mankas.
6 ∆ Funkcio sur familio de aroj, kiu mezuras ilian amplekson: la teorio pri mezuroj.
7 (f) Difinita, limigita kvanto, amplekso, grado: tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro Z; en ĉi tio […] devas esti observata la deca mezuro Z; labori laŭ la mezuro de siaj fortoj; laŭ mezuro de ebleco Z; verko, skribita en bona E. antaŭ 25 jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun Z; en certa mezuro; li laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj Z; la mezuro de mia puno ankoraŭ ne pleniĝis Z; en tia mezuro, ke […].
8 (f) Modereco, reteniĝemo, mezurateco: memori pri mezuro en laboro k plezuro Z; li ne scias mezuron Z; petolado sen mezuro Z.
9 ♧ Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso.
10 𝅘𝅥𝅰 Ĉiu el la egalaj daŭropartoj, en kiuj estas dividita muzikpeco, k kiu iras de unu ĉefpulso aŭ de unu mezurostreko ĝis la proksima: dupulsa, tripulsa mezuro. ☞ takto, tempo.
11 = Longo 3.
mezurado. Serio de mezuroj; ago de tiu, kiu ripete, daŭre mezuras: la mezurado de la tempo; mezurado de tereno, de domsurfaco, de bieno.
mezuraĵo. Detala priskribo de konstruaĵo, kun indiko de ĉiuj mezuroj.
mezurebla
1 Tia, ke oni povas ĝin mezuri: la amaso de viaj scioj estas facile mezurebla.
2 ∆ (pp aro, funkcio) Tia, ke oni povas ĝin mezuri; kiu apartenas al la argumentaro de donita mezuro: uzante la aksiomon pri elekto, oni povas konstrui nemezureblan funkcion.
mezuriĝi. Esti mezurebla: tio mezuriĝas per futoj k coloj; (f) ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo Z.
mezurilo. Objekto, per kiu oni mezuras: kiu metis en mezurilon la polvon de la tero? X; faldebla, kunmetebla mezurilo de ĉarpentisto; (f) mezurilo por ni estos la principo, ke […] Z.
mezuristo. Tiu, kiu faras la mezuraĵon de konstruaĵo.
★almezuri. Preni ies mezurojn, por alĝustigi (veston) k laŭbezone korekti: almezuri veston al iu Z; almezurita robo (➞ konfekcia); almezuritaj ŝuoj; salono de almezurado.
ĉirkaŭmezuro. Mezuro de la ĉirkaŭo de io aŭ iu: ĉirkaŭmezuro de la talio, de la genuo, de cilindro.
dumezurila. Uzanta laŭ la okazoj du malsamajn kriteriojn: tiuj barbartempaj k dumezurilaj politikaj principoj Z.
laŭmezura. Konforma al la mezuroj de iu: la galoŝoj estas por mi laŭmezuraj, kvazaŭ fanditaj sur mia piedo Z; la ŝuoj montriĝis laŭmezuraj k estis aĉetitaj Z. ☞ almezurita.
laŭmezure. Kun mezuro: akvon trinku laŭmezure po sesono de hino X.
laŭmezure, kiel…. Proporcie, kiel…: laŭmezure, kiel vi pagos, vi estos honorata.
nekunmezureblaj = nekomunonaj.
nemezurebla. Senmezura: la nemezurebla vojo de la suno ĝis ni Z; la nemezurebla, belega maro Z.
senmezura. Eksterordinare granda: senmezura ĝojo Z.
supermezura. Troa, troviĝanta super la mezuro: ĉio supermezura estas terura Z.
mikromezurilo Ⓣ Instrumento por precize mezuri tre maldikajn objektojn per antaŭeniro de ŝraŭbo: okularia, objektiva mikromezurilo de mikroskopo.
angulmezurilo ∆ Duonrondo el papero, metalo aŭ plasto, kies rando estas dividita en gradoj. ☞ angulilo.
brustomezuro. Ĉirkaŭmezuro de brusto.
egalmezura. Prezentanta egalan, regulan ritmon: la egalmezura k mallaŭta spirado de la infano Z; egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro Z.
egalmezure. Laŭ la sama mezuro: Li en la tempo k la eterneco distribuis ĉion egalmezure Z; eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj Z.
grenmezuro Z. Buŝelo.
irmezurilo. Ilo, por mezuri iritan vojon de veturilo aŭ piediranto.
koksomezuro. Ĉirkaŭmezuro de la plej granda perimetro de homa korpo sub la talio.
mammezuro = brustomezuro.
okulmezure. Tiom, kiom oni povas taksi per la sola okulo, sen mezuriloj: okulmezure tiu arbo estas 4 aŭ 5 metrojn alta. ☞ nudokule.
paŝmezuri. Mezuri per la longo de siaj paŝoj: la pastro malrapide korton paŝmezuris G.
plenmezure. En plena mezuro: vi ĝuas plenmezure gastamecon Z.
pugmezuro. Koksomezuro: ĉiuj virinoj devus […] havi ĝuste la saman mam- k pugmezuron W.
ŝovmezurilo Ⓣ Mezurilo, konsistanta el stango k du branĉoj, el kiuj unu ŝovebla, k ebliganta precizan mezuron de dikoj k diametroj per komparo de du skaloj. Sin. ŝovkalibrilo.
talimezuro. Mezuro de la homa korpo ĉe la talio.
termezuri. Mezuri la surfacon de agro, herbejo ks: termezura stango X; termezurado; termezuristo. ➞ geodezio, katastro.
staturmezurilo. Aparato, uzata por mezuri la staturon de nuda homo.