PIV 2020 · 9556
★long/a
★long/a
1 Havanta grandan etendon en la direkto de la plej granda dimensio de la objekto: longa bastono, krajono, cigaro; longaj brakoj, haroj Z; longa strato, rivero; ĉambro duoble pli longa, ol larĝa; longa subvesto, pantalono, surtuto; (analoge) longaj leteroj Z; longa romano, poemo; ulnolonga nazo.
2 Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: la strato estas mil metrojn longa B; la vojo ĝis la kabano estis longa je apenaŭ kvin paŝoj.
3 Havanta grandan etendon en la tempo: longa sufero Z, espero B, dormado Z, kunesidado Z, parolado, pacienco; longaj someraj tagoj; longa ĝemo; post longaj klopodoj Z.
4 Λ (pp fonemo) Diferenciĝanta de alia fonemo per pli longa daŭro (proks. 50%).
longe. Dum longa tempo; multe da tempo: longe atendi Z, resti Z, loĝi Z; la afero daŭris tre longe Z; pardonu ke mi parolis tiel longe Z; por ne rakonti longe, mi simple diros […] Z; vazo rompita longe sin tenas Z; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita Z; kiel longe ankoraŭ mi aŭdos sonadon de korno? X; ĉar antaŭ longe (jam de longa tempo) vi rompis vian jugon X; antaŭ longe pasinta Z; en la generacio de antaŭlonge Z; mi anoncas antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis X; jam de longe (de longa tempo) mi scias […] Z; Volapük povas esti nomata jam de longe mortinta Z; la tuta ideo estus jam de longe senkreditigita Z; fragmentoj el de longe malaperinta tempo Z.
tiel longe, dum…, tiel longe, kiel…. Kunmetita subjunkcio, signifanta «dum la tuta tempo, dum kiu…»: tiel longe, dum la situacio tion postulos, mi ne forlasos mian postenon.
tiel longe, ĝis…. Kunmetita subjunkcio, signifanta «dum la tuta tempo, ĝis (io okazas)»: mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidas Z.
longo
1 Etendo de iu aŭ io, mezurata laŭ la plej granda dimensio: tiu ĉi rivero havas 294 kilometrojn da longo Z; ili staris fiere unu apud la alia kvankam ilia longo estis tre malegala Z; la korpo falis k etendiĝis laŭ sia tuta longo Z; grado de longo (longitudo).
2 ∆ a) Grando de kurbo aŭ linio: rekto havas nefinian longon. b) (pli ĝenerale) Unudimensia enhavo. ➞ kurbo, rektifi.
3 📖 Longo 1 de difinita linio de presota teksto. Sin. linilongo.
longeco. Eco de tio, kio estas longa: li admiris la longecon Z (de la oreloj de la leporo); la longeco de la laboro lin lacigis; malegala longeco de la vokaloj Z.
longigi, plilongigi. Fari ion longa, pli longa: longigi jupon; mi longigos vian vivon X.
longiĝi. Iĝi longa: la tagoj longiĝas, printempo alvenas; longiĝo de risorto.
laŭlonga ☐ (pp vibroj, osciloj) Tia, ke ĝia vektora amplitudo estas en la direkto de propago. ☞ transversa.
★laŭlonge. Laŭ la direkto de la longo: mi travojaĝis Danujon laŭlonge k laŭlarĝe Z; mi flugis laŭlonge k laŭlarĝe super la tuta marĉejo Z; ili saltetis laŭlonge de la branĉoj ĝis ŝi Z; li ekiris laŭlonge de la dunoj Z.
★mallonga
1 Havanta malgrandan etendon laŭ sia plej granda dimensio: mallonga tenilo, vesto, barbo, frazo; du iaj mallongaj homoj manĝis salmon Z.
2 Havanta malgrandan daŭron: mallonga kunsido, kolero, feliĉo; mallonga dormo Z; en la mallongaj tagoj de la jaro Z; longa la arto, mallonga la vivo. Sin. kurta.
mallonge. Dum mallonga tempo; malmulte da tempo: ĝi rakontas jen mallonge, jen longe Z; kiu dormas longe, vivas mallonge Z; se mallonge diri.
mallongeco. Eco de iu aŭ io mallonga: mallongeco estas la ĉefa kvalito de epigramo.
mallongigi. Fari pli mallonga: oni povas tre mallongigi al si la vojon, se oni iras […] Z; mi volis la historion de la virino mallongigi Z; ponto kiu mallongigas la interspacon ĉe la transportado de la ovoj Z; la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj X; mallongigota artikolo.
mallongigo
1 Ago mallongigi.
2 Konvencia mallongigita formo de vorto aŭ sintagmo: s-ro estas la mallongigo de «sinjoro», k.t.p. – la mallongigo de «kaj tiel plu». ☞ siglo, simbolo.
nelonga. Sufiĉe mallonga: post nelonga atendo li nin akceptis.
nelonge. Dum nelonga tempo: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam Z; la pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ: antaŭ nelonga tempo), loĝis […] Z; antaŭ nelonge mi havis la intencon […] Z; post nelonge mi revenos!.
linilongo 📖 Longo 3.
ondolongo ☐ ☇ Distanco inter du sinsekvaj punktoj de ondo, kiuj estas en la sama fazo.