PIV 2026 · Artikolo 9557

longano

Litero L

longano KOMU la frukto de longanarbo, glatŝela, flavece bruna aŭ kelkfoje grizece flava, preskaŭ globa, dolĉa, tre aroma, manĝebla.
longanarbo, longanujo BOTA arbo el Hindujo kaj Srilanko, parenca al rambutano, kultivata (ankaŭ en Florido kaj Kalifornio) por la fruktoj. specio Dimocarpus longan ➞ sapindaco.