← Reen al F

PIV 2020 · 4518

★fin/i

fin/i (tr)
Ĉesi fari; ne daŭrigi plue ian agon: li finis beni X, paroli Z, raporti X, trinki Z; k li serĉis: de la plej maljuna li komencis, k per la plej juna li finis X (sk. serĉi); se mi legos en ĉiu tago po 5 paĝoj, mi finos (sk. legi) la tutan libron en 4 tagoj Z; la reston vi poste al mi finos Z (sk. rakonti); (abs) finu do, mi petas! Z; kiu komencas tro frue, finas malfrue Z.
Konduki ian aferon ĝis la punkto aŭ tempo, kiam ĝi estas kompletigita: kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon Z; por ke ni povu fini la aferon kun la kontrakto Z; fini sian vivon Z; fini libron, poemon, raporton, leteron; li ne finis sian penson k silentiĝis Z; la kurso, kunsido, meso estas finita; la dorna vojo de la honoro estas finita! Z; unu, du, tri, kvar, k finita la far’! Z; (analoge) mi eniris en la universitaton, kiun mi finis en 1879 Z; li nur finu la ok klasojn de la gimnazio! Z.
Uzi ion kiel finan parton de ago: komenci per Dio k fini per diablo Z; oni komencas per ŝteletoj k finas per ŝtelegoj Z; per tio ni finos Z.
Konsistigi la lastan parton de io: komuna kantado finis la kunvenon; tiu konkludo finas inde vian paroladon; Machiavelli finas la vicon de tiuj grandaj homoj Z. fermi, kroni.
fino
Ĉeso aŭ ĉesigo de ago: la fino de ĝojo estas malĝojo X; elektadis sen fino Z; meti finon al bela sonĝo Z, al la demando pri ŝanĝoj Z; fari finon al la konstanta stato de necerteco Z; al lia vivo estis farita fino Z; ĉio havas finon Z; (speciale pp ĉeso de vivo) vi havos tre malbonan finon Z; infana inklino restas ĝis la fino Z.
Lasta parto de ia ago aŭ daŭro: disputu komence, vi ne malpacos en fino Z; ĝemu k ploru, sed ĝis fino laboru Z; post la fino de la batalo Z; la fino kronas la verkon Z; morto estas la fino de ĉiu homo Z; en la fino de 1889 mi restis sen kopeko Z; la fino de kanto, de promeno; venis fino al mia latino Z (farinte ĉion, kion mi povis, mi tamen ne povas eliri el embaraso); bona vino al la fino Z (plej bona venas la lasta); ĝis la fino de la monato.
Lasta parto de objekto; plej malproksima parto de loko: la fino de libro, de kajero; fino de vorto Z; la anĝelo etendis la finon de la bastono k ektuŝis la viandon X; ŝi kunprenis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko Z; loĝi en la fino de la mondo Z, en la fino de sia kampo X; en la fino de la dezerto Z; ĉe la fino de la Orienta strato Z, ĉe unu fino de la strateto Z; ili ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj Z; finetoj de la piedoj Z. ekstremaĵo.
(pp intervalo) Unu el la ekstremaj punktoj de la intervalo (finpunktoj): la finoj de la intervalo [a,b] estas a k b.
fina. Konsistiganta finon: la fina bato Z (finofara); la finaj tonoj de ario, en la fina parto de lia parolado.
fine
Ĉe la fino (tempe aŭ loke); laste: unue marŝis muzikistaro, poste la urbestraro k fine la kongresanoj; fine, sed certe ne malplej grave Z.
Post longa atendado: longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos Z; kiam li fine enlitiĝis, li ordinare […] Z; sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti pli favora Z.
finfine. Insista formo por fine 2: ĉu finfine vi decidiĝos?.
finado. Ago de finanto.
finaĵo Λ En E., morfemo, devige markanta la finan limon de vorto (finaĵo nula en «ĵus», finaĵo o en «dormantino», finaĵo is en «naskiĝis» ktp). postfinaĵo.
finigi
Fari, ke io finiĝu: li finigis iliajn tagojn en vanteco X.
Fari, ke iu finu ion: li finigis la interrompitan romanon per kolego de la mortinta aŭtoro.
finiĝi
Ĉesi: kiam finiĝis tiu jaro X; nun finiĝas mia klereco Z; kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos Z; finiĝanta vivo, ceremonio, epoko, eklipso. agonii, morti, pasi, velki, estingiĝi, ruiniĝi.
(+ per) (pp daŭra ago) Havi kiel lastan parton: per tio ne finiĝas ankoraŭ la fleksebleco de la lingvo Z; la unua kunsido finiĝis per la E-a himno; k eĉ l’ eterna statutbatal’ finiĝas per la plej harmonia bal’ Ŝ; la entrepreno finiĝos per pura fiasko.
(+ per) (pp objekto, spacaĵo ks) Havi kiel ekstreman parton: ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto Z; prepozicio, kiu finiĝas per vokalo Z.
finiĝo
Alveno al la fino: ĉe la finiĝo de tiel longa vojaĝo; la finiĝo de la mondo Z (kiam ĉio vivanta mortos).
= finaĵo.
finita
Tute preta, definitive elfarita: finita k glatigita Z (oni ne plu parolu pri ĝi!); finita verko.
(evi) = finia.
finulo. Tiu, kiu staras ĉe la fino: la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj X.
finizi Provizi per finoj: la finizita rekto (la intervalo [− ∞, + ∞]).
finofara. Faranta finon al, definitive ĉesiganta: doni la finofaran baton al iu Z; finofara decido.
alfinigi Z. Konduki ion al ĝia fino: kion vi komencis vi povas facile alfinigi Z.
misfino 💻 Ĉesigo de la plenumado de komputila programo pro eraro. kolapso.
nefinita. Tia, ke ĝi ne atingis sian finon: nefinita simfonio, letero; (la frazo) haltis nefinita Z.
postfinaĵo Λ En E., morfemo, kiu povas sekvi finaĵon: j k n estas la du postfinaĵoj de E..
senfina. Ne havanta limon, mezuron: senfina ĝojo Z, amo Z, sopiro Z; li ŝerce respondis per senfinaj riverencoj Z; la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco Z.
senfine. Tiel longe, ke oni ne vidas finiĝon: la tuta societo senfine kriis k bruis Z; melku bovon senfine, li lakton ne donos Z; se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos Z.
linifino 💻 Stirsigno indikanta la finon de linio en teksta dosiero aŭ datena transsendo. Askio.
mondfino. Finiĝo de la mondo: en la tago de la mondfina juĝo Z.
semajnfino, semajnofino. La du lastaj tagoj de la semajno, kiel ripoztempo.
monatfino. La lastaj tagoj de monato, en kiu oni i.a. reguligas la kontojn.
velkofino 𝅘𝅥𝅰 Fino de registrita muzikpeco, en kiu la muziko iom post iom mallaŭtiĝas ĝis kompleta silentiĝo. Rim. fin estas uzata pref-e, por esprimi la plenumitecon de la procezo: la militoj ruinigis nian landon, sed la ora komerco finmortigos ĝin B; mi finteksis mian vivon X; mi havas la intencon komenci (post la fintraduko de la Biblio) longan serion da artikoloj Z. el III. 2.