← Reen al F

PIV · 4523

fini/a

fini/a a) (pp aro) Havanta nombron de elementoj egalan al unu el la nombroj 0, 1, 2, 3,…: finia aro estas numerebla. b) (pp kardinala nombro) Estanta unu el la nombroj 0, 1, 2, 3,…. c) (ĝenerale) Ne egala al unu el la nefinioj: funkcio kun finiaj valoroj.
nefinia. Ne finia: la aro de la primoj estas nefinia; du paralelaj rektoj sin tranĉas sur la nefinia rekto.
nefinio. Unu el la elementoj + ∞, − ∞, ∞, aŭ alia elemento, kiun oni aldonas por kompletigi aŭ kompaktigi aron.