PIV 2020 · 4522
★fingr/o
★fingr/o
1 Ĉiu el la ekstremaj moveblaj partoj de mano aŭ piedo, ĉe bestoj k homo: fingroj de simio; stariĝi sur la fingroj de la piedoj Z; sur la fingroj de la piedoj li aliris al la pordo Z; viro, kiu havis sur la manoj k sur la piedoj po ses fingroj X.
2 (ss) Ĉiu el la fingroj de la homa mano: la dika Z; montra Z; longa Z; ringa Z; malgranda Z fingro; liaj fingroj estis glacie malvarmaj Z; li havis longajn ostecajn fingrojn Z; ili promenis, interkroĉite per la etaj fingroj; li enŝovis la fingrojn en siajn orelojn Z. ☞ ungo, falango, hipotenaro.
3 Tiu manparto, rigardata kiel esprimilo de ago aŭ sento: kalkuli laŭ la fingroj Z; li minacas per fingro en la poŝo Z (timeme); oro nur fingron eksvingas k ĉion atingas Z; ne movi unu fingron; meti la fingron sur la buŝon (ĉit!); tabeloj skribitaj per la fingro de Dio X; montrado per fingro X (malbonaŭgura gesto); la nekomprenebla fingro de Nemezo Z; havi (ion) sur la pinto de la fingro Z (tute preta); (f) meti la fingron sur ion Z (serĉante trafi ion); oni tuŝas kvazaŭ per fingro (evidente vidas) la ekonomian faktoron; bruligi siajn fingrojn (kompromiti sin, sperti malagrablaĵojn. ➞ lipharoj) en ia afero.
4 Tiu manparto, rigardata kiel proksimuma mezuro: tago ne longos fingron K; la kuglo pasis je du fingroj de lia vizaĝo; (f) ne estas eĉ duonfingro da simileco Z.
fingra. Rilata al fingro: fingra anatomio, operacio, ringo.
fingri (tr) 𝅘𝅥𝅰
1 Montri, en muzika partituro, la fingron uzendan por ĉiu noto.
2 Ludi muzikpecon per fingroj, metitaj en aparta maniero.
fingrado. Ago uzi siajn fingrojn en aparta maniero ĉe ia muzikpeco.
fingraĵoj ❤ Parto de organo, prezentanta similecon kun fingroj.
fingreto. Bela maldika fingro: la fingretoj de bebo; ŝiaj fingretoj dancis sur la klavaro.
Fingreto. Alnomo de fabela persono, tiel malgranda kiel dikfingro: Elinjo-Fingreto Z, Petro-Fingreto.
fingringo
1 Metala aŭ plasta ĉapeleto, kiun oni metas sur la finon de la longa fingro, por ĝin ŝirmi: por ne piki la fingron ĉe l’ kudrado oni portas fingringon Z.
2 Tiu objekto kiel malgranda mezurilo: via fingringo da cerbo! Z.
fingrujo
1 Ĉiu el la partoj de ganto, destinitaj enteni unu fingron.
2 Samforma ilo, el kaŭĉuko aŭ simila materio, uzata de kuracisto, por ŝirmi unu aŭ du fingrojn (la montran k la mezan) okaze de iuj tuŝoj.
fingrumi (tr) Tuŝi, palpi aŭ movi per la fingroj: fingrumi la brelokojn de sia poŝhorloĝo, la lobon de sia orelo, la butonojn de televidilo; ŝi seke diris, ke ŝi ne ŝatas la fingrumantojn.
interfingrigi. Kunigi, interplektinte la fingrojn: ŝi konvulsie interfingrigis la manojn Z.
pieda dikfingro. Halukso.
etfingro. La malgranda fingro;
mezfingro. La plej longa fingro, kiu troviĝas en la mezo.
montrofingro. Tiu fingro plej proksima al la dikfingro.
piedfingro. Fingro ĉe la piedo: piedfingre danci (streĉante la pintojn de la piedfingroj).
ringofingro. La fingro, troviĝanta inter la mezfingro k la etfingro.