← Reen al H

PIV 2020 · 5688

★har/o

har/o
(pilus) Fadenforma epiderma elkreskaĵo, pli-malpli dense kovranta la korpon de homo k de ceteraj mamuloj: haroj estas karakterizaĵo de la mamuloj; longaj, rigidaj, krispaj haroj; ŝiri al si unu grizan haron; eĉ unu haro de via kapo ne pereos N; pli tiras virina haro ol ĉevala paro Z (virino ĉiam atingas sian celon); li havas pli da ŝuldoj en la urbo ol da haroj en la barbo Z; havi harojn sur la mandorsoj, sur la brusto; la haroj sur mia korpo rigidiĝis X; haro estas tre maldika Z; (f) disfendi, dissplitigi harojn (subtilaĉe diskuti). vilo;  hararanĝo, harbulbo, harfoliklo, harplektaĵo, harvosto.
(evi) = hararo: virino havas haron longan k saĝon mallongan Z.
🍁 Samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj: unuĉelaj, plurĉelaj, urtikaj haroj. glandoharo, kovroharo, sorboharo.
haroj
Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la korpon de besto, k eventuale uzataj kiel labormaterialo: lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn Z; fajrerojn oni povis aperigi ĉe la kato, kiam oni frotetis ĝin kontraŭ la haroj Z; ĉevalo kun nigraj silkaj haroj; peniko el melaj haroj; tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj N; tendoj el kapraj haroj. felo.
Tuto de tiuj elkreskaĵoj, kovrantaj la kranihaŭton de homo: blondaj, brunaj, nigraj, rufaj haroj; kombi, dislimi al si la harojn; tondi la harojn; flegi siajn harojn; plektitaj haroj; ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo N; de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj Z; perdi la harojn; havi falsajn harojn; ŝiri al si la harojn (de malespero); ili kaptis unu la alian ĉe la haroj; la haroj stariĝas Z (de teruro); (analoge) la branĉoj pendas malsupren, kvazaŭ ili estus verdaj longaj haroj Z; la haroj de kometo. buklo, ligo, dislimo ;  kalva, ŝampuo, tonsuro.
hara. Rilata al haro(j): hara flanko de felo; hara (harteksita) vesto Z.
haraĵo
Loko de la haŭto kovrita de haroj.
Ŝtofo el haroj.
haraĵa Z. Kovrita de haroj.
hararo
Tuto de la haroj de besto. felo.
Tuto de la haroj de homa kapo: hararon vian vent’ karesas K: lasi sian hararon flugi en la vento; li lamentis, veis, ŝiris la hararon K.
(ark.) = peruko.
harego. Dika haro de porko, erinaco ks: starigi la haregojn Z. krino.
hareto. Tre maldika haro: (f) lia vivo estas sur hareto Z, pendas de hareto Z (estas en ekstrema danĝero).
hariĝi. Kovriĝi de haroj: kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Z.
haristo. Metiisto, kiu flegas la harojn. barbiro, frizisto.
senhara
Ne havanta harojn: kelkaj homaj gentoj estas senharaj.
Perdinta harojn.
senharigi. Formeti la harojn de iu korpoparto per forŝiro, forbruligo aŭ detruo: senhariga ungvento.
senhariĝi. Iĝi senhara: se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo X; malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas Z.
senharulo. Homo perdinta kapharojn: se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo X. razi, tonsuro.
akselharoj. Haroj kreskantaj ĉe la homaj akseloj.
ĉevalharo Z. Dika, longa haro de ĉevalo. Sin. krino.
glandoharo 🍁 (pp vaskulplantoj) haro kun ĝenerale globforma kapo unu- aŭ plur-ĉela, kiu sekrecias likvon.
grizharulo. Maljuna homo: ekstermos glavo suĉinfanon kun grizharulo X.
kamelharoj. Fortikaj haroj de kamelo, uzataj en teksindustrio.
kamelharaĵo. Vesto aŭ kovrilo el kamelharoj.
kapharoj. Haroj 2.
kolharoj. Haroj kreskantaj sur la kolo de kelkaj bestoj: kolharoj de leono, ĉevalo. krinaro.
kovroharo 🍁 Ĉiu el la haroj, pli-malpli dense kovrantaj la epidermon aŭ la supraĵon de plantoj aŭ fungoj.
lipharoj
Haroj kreskantaj sur la supra virlipo: longaj, kuspitaj, vaksitaj lipharoj; la buŝo duone kovrita de malgrandaj lipharoj Z; pintigi al si la lipharojn; bruligi al si la lipharojn Z (honte malsukcesi).
(analoge, ĉe bestoj) Vibrisoj 2: lipharoj de kato; la musfraŭloj karesadis al si per la piedeto la lipharojn Z.
makulhara. Prezentanta diverskoloran felon: oni konas lin kiel makulharan hundon Z.
multhara, multahara. Kovrita de multaj haroj.
nazharo. Ĉiu el la haroj en la naztruoj de mamuloj (inklude de homo). Sin. vibriso 1.
okulharoj. Haroj elkreskantaj el la rando de l’ palpebroj: larmo pendis en ŝiaj okulharoj Z. brovo.
pubharoj. Haroj kovrantaj la pubon: la Heleninoj kutimis forbruligi siajn pubharojn.
sorboharo 🍁 Ĉiu el la haroj de la radikoj de vaskulplantoj, rolantaj en sorbado de akvo k solviĝintaj mineraloj.
vangharoj. Haroj, kreskantaj sur la vangoj de viroj k laŭmode tonditaj.
venushararo. Venushara adianto.
vertharoj Z. La tufo de haroj, elkreskantaj ĉe la verto k kovrantaj la postan parton de la kapo.