PIV · 4655
folikl/o
folikl/o
2 ❤ (folliculus) Nomo de diversaj saketformaj organoj: hara foliklo (folliculus pili).
fermita foliklo ❤ Limfoida organeto, trovebla sur diversaj mukozoj, ĉefe sur la konjunktiva k la digesta, k tute aparte sur la intesta, kie ili ankaŭ grupiĝas en platojn.
ovariaj folikloj ❤ Veziketoj, situantaj en la kortiko de la ovario; ĉiu ovaria foliklo konsistas el unu ovolo ĉirkaŭita de multaj foliklaj ĉeloj mem entenataj de folikla teko; ĝi sekrecias oestrigajn hormonojn, i.a. oestradiolon.
foliklino ⚥ Oestrono.
foliklito ⚕ Inflamo de foliklo.
harfoliklo ❤ Cilindroida haŭta kavo, en kiun eniĝas la harradiko.
dufoliklo, plurfoliklo 🍁 Grupo de du aŭ pluraj folikloj, devenanta el la sama du- aŭ plur-karpela floro: plurfoliklo de akonito, de peonio.