PIV 2020 · 11529
ovari/o
ovari/o (ovarium)
1 ❤ Organo de animalino, ĝenerale para, en kiu formiĝas la ovoloj, k kiu sekrecias hormonojn. ☞ ovo.
2 🍁 (pp angiospermoj) La malsupra parto de karpelo aŭ de pistilo, kiu enhavas la ovolo(j)n, k kiu post fekundiĝo iĝas frukto: supera, malsupera ovario. ➞ epigina, hipogina.
ovariito ⚕ Inflamo de ovario(j) 1.
ovariektomio ⚕ Fortranĉo de unu aŭ ambaŭ ovarioj 1.