← Reen al O

PIV · 11535

ovol/o

ovol/o
Matura, fekundigebla inseksa ĉelo, produktata de ovario: ĉe vivonaskaj animaloj, i.a. mamuloj, la fekundigita ovolo iĝas ovo, kiu mem disvolviĝas al feto; ĉe ovonaskaj animaloj, la ovolo, fekundigita aŭ ne, ellasite ekster la patrino, estas nomata ovo.
🍁 (pp semplantoj) Organo, ĝenerale malgranda, globa aŭ ovoida, kiu enhavas la inseksajn gametojn k kiu post fekundiĝo ŝanĝiĝas al semo. Sin. semprimordio. karpelo, ovario.
ovola. Rilata al ovolo.
ovolado Demeto de ovolo 1 en la ovario. Sin. ovolfalo.