← Reen al G

PIV 2020 · 5019

gamet/o

gamet/o Seksa ĉelo (tipe unuploida), destinita unuiĝi kun sekse diferenca gameto, el kio rezultas zigoto (duploida): virseksa, inseksa gameto; spermatozoo k ovolo estas gametoj. gonado, sporo.  fekundiĝo.
gametujo. Organo ( gonado) aŭ ĉelo, ene naskanta gametojn.
gametofito 🍁 (pp plantoj, havantaj alternadon de generacioj) Unuploida generacio de planto, kiu naskas la sekse reproduktiĝajn ĉelojn: la malsuperaj fungoj konsistas nur aŭ preskaŭ nur el gametofito; ĉe multaj kriptogamoj (ekz. ulvo, filikoj) la gametofito konsistigas individuon diferencan de la sporofito; ĉe la briofitoj la gametofito portas la sporofiton, kiu parazitas ĝin; male, ĉe la semplantoj la tre malgranda gametofito parazitas la sporofiton. sporofito.
virgametogenezo. Spermatogenezo.