PIV · 14675
spor/o
spor/o
1 🍁 Reproduktiĝa elemento de kriptogamoj, ĝenerale unuĉela, sed ĉe la fungoj ofte plurĉela, post ĝermado kapabla produkti organismon: kontraŭe al la semo, sporo ne enhavas embrion; sporoj rolas en disvastiĝo de specioj aŭ en ties rezisto al malfavoraj vivkondiĉoj. ☞ gameto, semo, oosporo, zigosporo.
2 🔬 Daŭra, rezista ĉelo de iuj bakterioj, ekz. antraksa k tetanosa baciloj.
3 ♉ Neseksa reproduktiĝa ĉelo de kelkaj protozooj, precipe de sporozooj.
mejoza sporo, seksa sporo 🍁 Sporo 1, formiĝanta post mejozo, unuploida: askosporo, bazidisporo, makrosporo, mikrosporo estas mejozaj sporoj.
mitoza sporo, neseksa sporo 🍁 Sporo 1, formiĝanta sen mejozo, unuploida aŭ duploida: somersporo, vintrosporo estas mitozaj sporoj; mitozosporaj fungoj.
sporaro 🍁 Tuto de la sporoj.
sporujo 🍁 Organo (☞ plurĉela sporangio, konidiujo, askujo, bazidiujo, kapsulo 4b) aŭ ĉelo (☞ unuĉela sporangio, asko, bazidio), en aŭ sur kiu formiĝas sporoj. ☞ fruktokorpo.
sporiĝo. Formiĝo de sporoj.
sporofito 🍁 (pp plantoj havantaj alternadon de generacioj) Duploida generacio de planto, kiu devenas el la zigoto k ofte produktas sporojn (mejozajn k ofte ankaŭ mitozajn). ☞ gametofito.
sporpolvo. Polveca sporaro, kiun ellasas multaj bazidifungoj.
askosporo. Sporo, formiĝanta en asko.
bazidisporo. Sporo, formiĝanta sur bazidio.
makrosporo 🍁 Granda sporo (pp vegetaĵoj, havantaj du specojn de sporoj laŭgrande diferencaj): makrosporoj de vaskulplantoj naskas inseksajn protalojn.
mikrosporo 🍁 Eta sporo (pp vegetaĵoj, havantaj du specojn de sporoj laŭgrande diferencaj): mikrosporoj de vaskulplantoj naskas virseksajn protalojn; juna polenero estas mikrosporo.
somerosporo 🍁 Nedaŭra, ne travintranta, ofte mallongviva sporo, ekz. uredosporo.
sporangisporo 🍁 Sporo, formiĝanta en sporangio.
telisporo Vd telio.
uredosporo Vd uredo.
vintrosporo 🍁 Daŭra, travintranta sporo, ekz. telisporo.
zoosporo 🍁 Sporo kapabla naĝi per flageloj: zoosporo de algo, de fungo.