← Reen al F

PIV 2020 · 4895

★fung/o

fung/o 🍁 Ano de fungoj.
fungoj 🍁 Regno (Fungi el eŭkariotoj) de heterotrofaj, senklorofilaj, talohavaj vegetaĵoj, kun kitina ĉelmuro, saprofitaj, parazitaj aŭ simbiozaj, iuj vermetkaptaj, plejparte reproduktiĝantaj per sporoj: ĉampinjono, rustfungoj, melduo, ŝimo estas fungoj; taloj de fungoj estas tre diversformaj; likeno estas fungo simbiozanta kun algo; (f) la fungo de atombombo. likenoj, plantoj, kromistoj, oomikotoj, protozooj, miksomikotoj.
malsuperaj fungoj. Aliaj fungoj ol bazidi- k asko-mikotoj, i.a. zigomikotoj.
mitozosporaj fungoj. Grupego de fungoj (sistematike nenatura) nur nesekse reproduktiĝantaj (per mitozo, precipe per mitozaj sporoj); ĉ. 15 000 sp-oj el 2 600 g-oj: la mitozosporaj fungoj estas neperfektaj stadiformoj de askomikotoj k bazidiomikotoj. Sin. neperfektaj fungoj.  konidio.
neperfektaj fungoj (Fungi Imperfecti) Mitozosporaj fungoj.
superaj fungoj. Grupego de fungoj, ampleksanta asko- k bazidi-mikotojn.
funga. Rilata al fungoj: funga toksiĝo.
fungaĵo. Ĉia elkreskaĵo kun aspekto de fungo.
fungejo. Loko, kie oni kreskigas fungojn.
fungicido. Fungomortiga substanco: fungicida efiko.
fungologo. Specialisto pri fungologio. Sin. mikologo.
fungologio. Scienco pri la fungoj. Sin. mikologio.
fungozo Parazita afekcio, kaŭzata de fungoj. Sin. mikozo.
askofungoj. Askomikotoj.
bazidifungoj. Bazidi(o)mikotoj.
buterfungo. Sp. flava boleto.
ĉapelfungo. Fungo kun pli-malpli ĉapelforma bazidiujo portata aŭ ne de stipo. ombrelfungo.
ergotfungo Vd ergoto.
fajrofungo = tindrofungo.
favofungo Vd favo.
gistfungo Vd gisto.
hepatfungo. Fistulino.
koralfungo. Klavario.
laktofungo. Laktario: karotsuka laktofungo, sangosuka laktofungo.
lamenfungo. Bazidifungo kun ĉapelo lamenohava, ekz. agariko, amanito, laktario, rusulo. tubofungoj, porofungoj.
larmofungo. Sp. larma serpulo.
mukofungoj. Miksomikotoj.
muskardinfungo. Neperfekta fungo (el sp. de Metarhizium aŭ de Paecilomyces), estiganta muskardinon.
muŝfungo. Muŝa amanito.
ombrelfungo. Bazidifungo kun bazidiujo ombrelforma, konsistanta el ĉapelo k stipo, ekz. amanito, boleto, ĉampinjono.
oranĝofungo. Cezara amanito.
orelfungo. Aŭrikulario.
piknidifungoj. Grupo de neperfektaj fungoj, formantaj piknidiojn.
pintfungoj. Nenatura grupo de bazidifungoj, kies bazidiujo portas pintajn alpendaĵojn himenikovritajn. hidno.
polvofungoj. Fungoj el likoperdacoj (precipe bovisteo k likoperdo), kies ferma bazidiujo maturstadie per poro apekse ellasas brunan polvecan sporaron.
porofungoj. Grupo de bazidifungoj kun aŭ sen stipo, kun ĉapelo malsupraflanke multapora, sed sen apartigebla tavolo de tuboj. Sin. poliporo 2. tubofungo, lamenfungo.
rustofungoj. Uredaloj.
smutfungo. Ustilagalo.
sporsakfungo = askomikoto, askofungo.
tindrofungo (kn) Sp. de poliporo vs kun hufoforma bazidiujo, kies karno iam estis utiligata kiel sangadohaltiga rimedo k, trempita en salpetra acido, por ekbruligo: vera tindrofungo (Fomes fomentarius); ŝajna tindrofungo (Ochroporus igniarius).  tindro.
tremfungo. Tremelo.
tubofungoj. Grupo de ombrelfungoj, kies ĉapelo malsupraflanke portas tubaron facile apartigeblan de la ĉapelkarno. Sin. boletoj vs. porofungoj, lamenfungo.