← Reen al A

PIV · 604

amanit/o

amanit/o 🍁 G. (Amanita el amanitacoj) de ombrelfungoj kun ringo k stipingo k kun blankaj lamenoj k sporaro; subkosmopolita g. de ĉ. 200 sp-oj, i.a.:
Cezara amanito (A. caesarea) aŭ oranĝfungo, manĝinda;
faloida amanito, falusa amanito, faluseca amanito (A. phalloides), ege venena, mortiga;
muŝa amanito (A. muscaria), venena. Sin. muŝfungo.
pantera amanito (A. pantherina), venena;
ruĝiĝanta amanito (A. rubescens), manĝinda se kuirita.
amanitino Unu el la amanitaj toksoj.
amanitaj toksoj. Toksoj de multaj sp-oj de amanito, notinde malpli danĝeraj ol la toksoj de la falusa amanito.
falusamanita veneniĝo. Veneniĝo, plejofte mortiga, estigata de la falusa amanito k parencaj sp-oj, kiu manifestiĝas i.a. per detruo de la hepato k renoj.