← Reen al R

PIV · 13491

★ring/o

ring/o
Cirkloforma peco el malmola materialo: ringoj el fero, osto, ligno, plasto; alkudri ringojn al la kurtenoj; ringoj de piŝto; ringo de ankro (per kiu ĝi estas alkroĉita); la klingo estas fiksita al la tenilo per ringo.  koŝo, maŝo, rondo, laĉtruo, ringokajero.
Tiaforma peco el multekosta materialo, uzata kiel ornamo: kiel ora ringo sur la nazo de porko, tiel estas virino bela, sed malbonkonduta X; ringo de fianĉiĝo; meti ringon sur ies fingron Z (edz(in)igi); en tiu tago la Sinjoro forigos […] la orelringojn k la nazringojn X; la granda brilianto de tre multekosta ringo Z; letero, skribita en la nomo de la reĝo k sigelita per la reĝa ringo X. ringofingro.
Io, havanta pli-malpli ĝuste la formon de ringo: vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn Z (de ŝtofo); fari per la buŝo ringojn el fumo; ringo de bulvardoj, de kanaloj ĉirkaŭ la centro de urbo; la serpento malvolvis siajn ringojn.
🍁 (pp ombrelfungoj) ringforma, ĉirkaŭstipa restaĵo de la parta vualo.
Ciklo 7. Rim. En kunmetaĵoj, oni kutime uzas cikl-, ne ring-.
Aro kune kun du operacioj, adicio k multipliko, kiuj plenumas certajn postulojn: ĉiu korpo estas ringo; en integra ringo ne ekzistas nuldivizoroj.  idealo, modulo.
📖 Supersigno (˚) kun la formo de malgranda rondo, uzata super vokaloj i.a. en la lingvoj ĉeĥa, dana k sveda.
Areo, ĉirkaŭzonita per ŝnuro, en kiu disvolviĝas bokso-, lukto-matĉo ks.
kolekta ringo Konduktanta ringo sur la ŝafto de elektra maŝino por fari konekton inter la rotora k statora volvaĵoj, kiam broso glitas sur ĝi.
ringa
Rilata al ringo: ringa kapolo.
Prezentanta formon de ringo: ringa avenuo.
ringi (tr) Ĉirkaŭi kiel ringo.
ringego
Granda ringo el fero, ĉirkaŭanta barelon k kuntenanta ties daŭbojn.
Granda ringo el metalo, ĉirkaŭanta radon. bendo.
Granda ringo el metalo aŭ bartaĵo, pasintece uzata por pufigi la virinajn robojn. krinolino.
ringeto Ringoforma plata mekanika elemento, diverscele muntita inter pli gravajn elementojn, sur ŝafto, bolto ks: apogringeto, bremsringeto, likŝtopilringeto, vinktringeto kc.
ringigi. Doni al io la formon de ringo.
ringiĝi. Alpreni formon de ringo: ringiĝis liaj haroj.
ringizi. Provizi ion per metalaj ringoj, por plifortikigi ĝin: ringizi la ekstremon de masto, la tubon de kanono; ringizi florojn.
ringujo. Skatolo, kie oni konservas ringojn.
ringumi (tr) Provizi birdon per ringo, fiksita ĉe la piedo.
duringo Aparato por gimnastikaj ekzercoj, konsistanta el du feraj ringoj, pendigitaj per du ŝnuroj ĉe horizontala stango.
barelringego. Ringego 1.
bluringa (pp okulo). Havanta ĉirkaŭ si bluetan zonon, pro bato, laciĝo ks.
brakringo Z. Braceleto.
hulringo Ringo, kiun oni svingas ĉirkaŭ la talio.
jarringo 🍁 Ĉiu el la samcentraj ringoj, videblaj sur sekcaĵo de arbo k montrantaj, kiom da jaroj ĝi havis.
kolringo Z. Koliero.
nazringo. Ringo, kiun oni portas ĉe la nazo.
orelringo Z. Ringo, kiun oni portas ĉe la orelo.
piŝtoringo 🚐 Elasta ringo, muntita sur piŝto por plenumi diversajn funkciojn: en eksplodmotoro la piŝtoj estas ekipitaj per minimume tri piŝtoringoj.
rulringo Granda malpeza ringo el ligno aŭ fero, kiun infanoj rulas, kurante flanke de ĝi k frapante ĝin per bastoneto.
sigelringo. Fingra ringo, sur kies surfaco estas gravurita sigelmarko: li havis en sia mano feran sigelringon Z; mi konservos vin kiel sigelringon X.
starringo. Ringo por helpi infanojn ellerni iradon.
sukringo = jarringo.
ŝnurringo. Ringo el ŝnuro, servanta i.a. por fiksi remilon al ĝia najlego.
ŝovringo
Ringo el ledo, kiun oni povas ŝovi, por fermi saketon, teni la langon de bukita zono ks.
Ringo el metalo, kiun oni povas ŝovi, por fermi la branĉojn de prenilo ks.
ŝtopringo Plata ringo el pli-malpli elasta materialo, intermetita ĉe la junto de du tuboj, por certigi likimunecon.