PIV · 6347
ideal¹o
ideal1o
1 La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi: la kuraĝo estas iri al la idealo k kompreni la realon; tio apartenas al la regiono de la idealo.
2 Tio, kion oni rigardis la plej nobla celo, k al kio oni strebas: en mi konstante bataladis diversaj idealoj k diversaj celadoj Z; la idealoj en modo Z; ĉiuj miaj idealoj, ilia naskiĝo, maturiĝado k obstineco, estas ligitaj kun mia hebreeco Z; idealoj neŭtrale homaj Z; ĉiajn idealojn gente-ŝovinismajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon Z; (personige) sur lin sigelon metis ĉiu dio, por krei idealon por la homoj Z.
3 ∆ Subringo de ringo, kiu estas fermita sub multipliko per ajna elemento de tiu ĉi: ĉefidealo estas generita de unu elemento.
ideala. Konforma al la ideo, kiun ni havas pri la perfekteco: idealaj formoj; ideala beleco, perfekteco; ideala sekretariino. ☞ modela.
idealigi. Doni al io aŭ iu idealan karakteron: ne estas bone tro idealigi la mondon k la homojn, ĉar tio preparas kruelajn elreviĝojn.
idealism3o
2 Koncepto pri arto, kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel sklavema imitanto de la realo. ☞ realismo.
3 (evi) = ideismo.