← Reen al I

PIV · 6346

★ide/o

ide/o
Φ Laŭ Platono, unu el la eternaj tipoj aŭ modeloj de la senseblaj neperfektaj aĵoj; laŭ Hegelo universala principo de la iĝado, kiu transformiĝas en naturon, poste en spiriton. arketipo, entelekio, principo.
Objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero en la menso: vera, falsa, ĝusta, klara ideo; asociado de ideoj; la ideo pri arbo, pri triangulo, pri la infinito; fiksa ideo ( obsedo); objektoj, kiuj ne prezentas kune ian unu (ununuran) ideon Z; fari al si ĝustan, malĝustan ideon pri io. imago, koncepto, opinio, komprenaĵo.
Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko: mirinda facileco de desegno estis kunigita kun poezieco de la ideo Z; kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko Z; ŝi enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, sed en la teknikon Z; la interna ideo de la esperantismo Z, de E. Z (kontribuo al pli granda frateco k justeco inter la popoloj). inspiro, kerno, temo.
Elementa koncepto, skiza scio pri io: doni nur malgrandan ideon pri tio Z; mi tute ne havas ideon pri tiu arto Z; havi nenian ideon pri la muziko, pri la justo k maljusto; estas neeble havi ideon pri tia riĉaĵo Z; de kie li prenis la ideon de tiu plibonigo?.
Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi: kiu diris al vi, ke mi havas la ideon vin ami? Z; bona ideo venas post la pereo Z; jen brilaj ideoj; grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo! Z; ĉiuj ideoj, kiuj estis ludontaj gravan rolon en la historio Z; la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj Z; entuziasmiĝi, batali, morti por ideo; paroli detale pri la historio de miaj ideoj Z. iniciato, plano, projekto.
idea
Ekzistanta nur en la spirito, ne en la realo: la idea mondo; lia riĉeco estis nur idea. ĥimera, imaga, subjektiva.
= ideala.
idearo. La tuto de la ideoj de difinita persono, partio, periodo: la idearo de Voltero, de la nova ondo de filmistoj, de la laborista klaso. ideologio.
ideismo Φ Sistemo, laŭ kiu la materia mondo, estas ŝajno, ekzistanta nur en nia spirito, ne en la realo. subjektivismo.
ideisto. Adepto de ideismo.
ideologo
Ano de ideologio 1.
(pj) Homo, kiu okupas sin nur pri abstraktaj ideoj, revaĵoj. utopiulo, viziulo.
ideologi9o
Φ Sistemo, traktanta la devenon k formiĝon de la ideoj.
Aparta konceptado de la mondo, karakterizanta difinitan individuon aŭ klason. Sin. idearo.
🅢 Tutaĵo de la ideoj, formantaj la bazon de difinita ekonomia aŭ politika sistemo. Sin. idearo.
ideologia. Rilata al ideologio 2: la ideologia signifo, kiun Ŝillero ligis al la «Odo al Ĝojo».
samideano. Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj: la E-istoj sin alparolas ofte per la vorto «samideano».
samideanaro. Tuto, de la E-istoj, kiuj dividas la saman ideon (internan) de E..
fiksideulo Ψ Psika malsanulo je fiksa ideo.