PIV 2020 · 6304
★ĥimer/o
★ĥimer/o
1 ☉ Monstro kun leonkapo. korpo de kapro k vosto de serpento. mortigita de Belerofono.
2 Nerealigebla produkto de la fantazio: longtempe multaj kredis, ke artefarita lingvo estas ĥimero. ☞ fantaziaĵo, iluzio, revo, utopio, ĥimerkastelo.
3 ⚥ Organismo, konsistanta el herede du- aŭ plur-specaj ĉeloj.
4 ♉ G. (Chimaera) de kartilagfiŝoj el la subklaso de holocefaloj kun longa, fadenforma vosto.
ĥimera. Nerealigeble fantazia: ĥimera projekto B.
ĥimerulo. Iu, kiu kovas ĥimerojn 2.
ĥimeroformaj ♉ Ordo (Chimaeriformes), la sola nun vivanta ordo de holocefaloj.