PIV · 6429
iluzi¹o
iluzi1o
1 Eraro de sensoj, pro kiu ni perceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas: vidaj, aŭdaj iluzioj; teatra iluzio; li havis la iluzion vidi sian mortintan patrinon; ĉu mi aŭdis kanteton, aŭ ĉu estis iluzio?. ☞ halucino, miraĝo.
2 Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn: kompatinda viktimo de revoj k iluzioj Z; la iluzioj ne povis teniĝi longe Z; longe fari al si iluziojn M. ne povis Z; perdi siajn iluziojn; en la momento de la morto mem forflugas la iluzio Z. ☞ fantazio, fikcio, ĥimero, sonĝo, utopio. ➞ sablo.
iluzia. Estanta nur iluzio, kaŭzanta falsan ĝojon: iluzia promeso, projekto, espero.
iluziiĝi. Sin iluzii.
iluziisto. Amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj k rapide faritaj ĵonglaĵoj. ☞ ĵonglisto, prestidigitisto.