← Reen al B

PIV · 2015

★blov/i

blov/i.
I - (ntr)
Movi fluforme la aeron en difinita direkto: la vento blovas norden; tifono do blovas tiel longe? B; la vento blovis ankoraŭ malvarme Z; blovis super la kampoj Z (sk. vento); (analoge) muroj, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko Z.
Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo: blovi sur siajn fingrojn (por ilin varmigi), sur la ardantajn karbojn Z (por ilin eksciti); blovi en tubon (por ĝin malŝtopi); en abelujon ne blovu Z; la ĉevalo ronke blovis; baleno blovas.
Fari muzikon per tia aerpuŝo: la trumpetistoj blovas per ĉiuj fortoj Z; blovi per la korno de ribelo Z, per trumpeto Z.
II - (tr)
Efiki sur ion per tia aerspiro: blovi teon Z, la supon Z; ĥamsino blovis la sablon B; mi blovis al li fumon k cindron en la barbon Z; nenio daŭras – blovas for Eterno la sebkandelon k la astron flaman K; saltadi ĉirkaŭ afero kiel blovata neĝero Z.
(f) Estigi ion abstraktan: sama buŝo blovas varmon k malvarmon Z; tiu espero blovas freŝan forton en niajn brustojn; reblovi en iu la fajron de l’ venĝemo Z.
Doni al io formon per tia aerpuŝo: blovi vezikon ronda; blovi vitron en balonon; favora vento blovis la velojn plenaj.
Ĉe damoj, preni pecon de la kontraŭulo, ĉar tiu ne uzis ĝin por fari kapton.
blovo. Fluforma moviĝo de aero: la unuaj blovoj de l’ printempo; ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo X; subite Ramzes eksentis sur la vizaĝo blovon B; (f) la delikataj amaj maltrankviloj disflugas en la blov’ de ĉi siroko K.
blovado. Longadaŭra blovo: aŭdiĝis blovado de delikata venteto X; neĝa blovado Z (neĝoŝtormo); la blovado de la ĉaskornoj.
bloveti (ntr) Malforte blovi: la aromo, kiu blovetis de la kampo de trifolioj Z; nenia bloveto de vento devus ŝin tuŝi Z. zefiro.
blovilo. Ilo por blovi: blovilo por la fajro; blovilo de orgeno.
disblovi (tr) Disigi per blovado: disblovi fajron Z; mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj Z; disblovi cindron.
elblovi (tr)
Eligi, blovante: riĉa komerca familio estis tute elblovita el la kaleŝo Z.
Blovi 6.
enblovi (tr) Enigi, blovante: enblovi aeron en baloneton; enblovi fieron en ies bruston.
forblovi (tr) Forigi per blovado: la vento forblovis la nubojn B; mi forblovis ŝin trans la ŝiprandon, diris la vento Z; ili tenis la floron antaŭ la buŝo, por per unu ekblovo ĝin tute forblovi Z; (f) ĉio malaperis, ĉio en tri minutoj estis kvazaŭ forblovita Z; 150 rublojn la frako kostas, k en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj Z.
forbloviĝi. Iĝi forblovita: sezonoj […] foriras, kiel forbloviĝas la neĝo Z.
trablovo. Fluo de aero, kiu trairas ejon aŭ lokon de unu flanko al alia: draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ trablovo Z; estis granda moviĝado, kio kaŭzis grandan trablovan venton Z.
plenblovi (tr) Ŝveligi, pufigi per blovado: la vento puŝegis la plenblovitan velon Z; plenblovi la lipojn Z (malŝate); iliaj vangoj aspektis pli plenblovitaj ol antaŭe Z; meleagro grave sin plenblovas G; li estas plenblovita rano K; (f) plenblovi sin de malhumileco Z.
balgoblovilo. Aparato kun balgo, per kiu forĝistoj blovas aeron en la fajrujon.
spirblovo Λ Aerkoloneto, elpuŝita el la pulmoj k utiligata de homo por produkti sonojn.
vaporblovi (ntr) Blovi vaporan elspiron: la knabo devis longe vaporblovi en la fenestrojn por ricevi truon Z (en la glacio).