PIV 2020 · 15219
ŝtorm⁹o
ŝtorm9o ❄ Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo: severa, freŝa ŝtormo; tropikaj, ekvinoksaj ŝtormoj; la ŝtormo alproksimiĝas al la anglaj bordoj; (f) tio estas ŝtormo en tetaso; lia deklaro levis ŝtormon da protestoj. ☞ brizo, tempesto, uragano.
ŝtorma
1 Rilata al ŝtormo: la ŝtorma centro, vojo.
2 Prezentanta ŝtormon: ŝtorma vetero, maro; (f) ŝtorma indigno.
ŝtormi (ntr) Esti forte perturbata: la vento, maro ŝtormas; (f) la strikoj ŝtormis en la minregiono.
kirloŝtormo. Ciklono.
neĝoŝtormo. Neĝofalo kun forta vento.