PIV · 14332
★skal/o
★skal/o
1 Serio de gradoj, sisteme k regule aranĝitaj: esti alte en la socia, intelekta skalo; oni devas konsideri ĝian lokon en la skalo de la kreitaĵaro; Φ skalo de la valoroj.
2 (evi) = gamo.
3 ☐ Serio de la dividoj de mezuraparato: la skalo de galvanometro, termometro; ❄ boforta skalo. ➞ laŭnormigi, gradigi.
4 Rilato inter la efektivaj dimensioj de objekto k la dimensioj de desegnaĵo, kiu figuras ĝin: mapo en skalo de 1/50 000 (unu por kvindek mil); kopio en reduktita skalo; (f) plani filantropion, friponaĵojn, en granda skalo; (analoge) prezvaria skalo de la salajroj.
5 Linio, dividita per egaldistancaj streketoj, por montri tian rilaton k ebligi rapidajn mezurojn sur la mapo.
laŭskala. Konservanta la proporcion indikitan sur la skalo.