← Reen al A

PIV · 693

★ampleks/o

ampleks/o
La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion ĝi enhavas: la amplekso de liaj konkeroj estas frapanta; salono de grandioza amplekso; doni amplekson al jupo per plisado; la amplekso de tajdo, de ĵeto, de oscilo (amplitudo), de skalo. dimensio.
Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aŭ cirkonstancoj: li diris, ke la amplekso de miaj proponoj lin tute kontentigas Z; rasoj k gentoj diferencas nur per sia amplekso Z; la amplekso de katastrofo, de krizo; vasta amplekso da farita lernado Z ; tiu principo havas pli grandan amplekson ol nure juran.
Φ Tuto de la nocioj malpli ĝeneralaj, subordigitaj al unu supera nocio k entenata de ĝi: la ideo «besto» havas pli da amplekso ol la ideo «hundo».
📈 La intervalo inter la plej malgranda k la plej granda valoro de variablo.
𝅘𝅥𝅰 La intervalo inter la sonoj plej malalta k plej alta de instrumento aŭ voĉo.
ampleksa. Havanta grandan amplekson: ampleksa vortaro, sciado Z.
ampleksi (tr) Enteni en sia amplekso: la ĉielo ne povas Vin ampleksi X; ŝia komprenado do fariĝis kvazaŭ elasta rondo k ampleksis ĉiam pli grandan tutaĵon Z; mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Z; la registara deklaracio ampleksas ĉiujn nunajn politikajn demandojn, sed ne la sociajn; ni ordinare kunlegas tutan serion de vortoj ampleksitan per unu vido. ĉirkaŭpreni, brakumi, envolvi.
ampleksigi. Fari ampleksa: ampleksigita reeldono.
ampleksiĝi. Iĝi ampleksa.
samampleksa. Havanta unu saman amplekson kiel alia afero: samampleksaj grandoj, kategorioj.
surfacamplekso Areo 2.