← Reen al A

PIV · 694

amplif/i

amplif/i (tr) Plifortigi elektrajn oscilojn aŭ alternajn kurentojn.
amplifo. Pliigo de la (alterna) tensio aŭ kurento de telekomunika kurento en kondukilo aŭ de ricevita radiosignalo per taŭga aparato: indico de amplifo, koeficiento de amplifo.
amplifa. Rilata al amplifo: amplifa stacio (en telekomunika lineo ks).
amplifilo. Aparato, por pliigi la energion de elektraj osciloj aŭ kurento. transistoro.
antaŭamplifilo. Unuŝtupa amplifilo, uzata por plialtigi la nivelon de malfortaj signaloj ricevitaj de anteno, mikrofono ks.