PIV 2026 · Artikolo 15908
transistoro
transistoro ELEK elektronika elemento el du duonkonduktantaj juntoj, uzata aŭ analoge (por amplifo k.a.) aŭ ciferece (por baskulo, oscilo k.a.): transistoroj funkcias preskaŭ same kiel la elektronaj tuboj kaj tute anstataŭis ilin transistoroj estas bazaj elementoj de la integraj cirkvitoj ➞ bazo, emitoro, kolektilo.
epitaksia transistoro transistoro, en kiu unu el la elektrodoj estas farita per epitaksio sur duonkonduktanta kristalo.