PIV · 15909
transit¹o
transit1o
1 Traveturo de varoj tra lando, al kiu ili ne estas destinitaj k kiun ili nur trapasas, sen pago de limimposto: transito per reloj, landvojoj.
2 La sama traveturo koncerne personojn. ➞ vizo.
3 ⚥ Trairo de nutraĵo tra la nutrokanalo.
transita. Koncernanta transiton: transitaj tarifoj.
transite. Laŭ transito: objektoj difinitaj por la trairo transite Z.
transiti (ntr) Iri transite: la varoj, kiuj transitas tra Francio.
transitisto. Agento, kiu zorgas pri la transito de varoj.