PIV · 6463
impost¹o
impost1o £ Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo ktp: pagi sian imposton per mono, per naturaĵoj; imposto por la domposedantoj; imposto pri la aŭtomobiloj, la rentoj, la tabako, la benzino; sur neniun el la pastroj vi devas meti imposton X; Salomono prenis imposton de la tuta Izrael X; urba, provinca, ŝtata imposto; kolekti la impostojn. ☞ akcizo, dogano, tributo, depago.
laŭenspeza imposto. Imposto, bazita sur la sumo de ies enspezoj dum difinita periodo.
nerektaj impostoj. Impostoj, enkalkulitaj en la prezoj de varoj k sekve ne rekte pagataj de la konsumantoj.
rektaj impostoj. Impostoj pagendaj senpere al la ŝtato, urbo ks.
imposti (tr) Leĝe meti imposton sur iun aŭ ion: imposti vinon, alkoholaĵojn; imposti fortan depagon al provinco, lando.
impostebla
1 (iu) Tia, ke oni devas pagi imposton.
2 (io) Submetebla al imposto.
impostisto. Kolektisto de impostoj: la impostistoj k malĉastistinoj iras antaŭ vi en la regnon de Dio N.
ekoimposto ☼ Impostsistemo, en kiu konsiderinda parto de la impostopagoj rilatas al la mediproblemoj kaŭzataj de iuj produktoj, produktoprocedoj aŭ kondutmanieroj: ekoimposto estas ankaŭ nomata «verda imposto».
senimposta. Ne submetata al imposto.
superimposti (tr) Meti kroman imposton sur ion aŭ iun.
limimposto. Dogano 1.
diferenciga limimposto. Dogano, kiun ŝtato metas por havigi al si rimedojn kontraŭ aliaj ŝtatoj sub apartaj cirkonstancoj.
pontimposto. Imposto pagota, por trapasi ponton.
salimposto. Imposto ĉe la uzado de salo.
sangimposto (f) Devigo de la milita servado.
spezimposto. Imposto, kiu en kelkaj landoj estas kalkulata ne laŭ la profitoj de firmo, sed laŭ la sumo de ties enspezoj.
terimposto. Imposto super la posedata tero.