← Reen al D

PIV · 3320

dogan³o

dogan3o
Imposto, starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras fremdan teritorion. Sin. limimposto. akcizo.
Administracio zorganta pri la doganaferoj.
doganejo. Oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton.
doganisto. Oficisto de dogano 2.
doganagentejo. Entrepreno, kiu zorgas pri la doganaj formularoj, pagoj ktp, komisie de siaj privataj aŭ komercaj klientoj.
doganlibera. Ne devanta pagi doganon.
doganpago = dogano 1.
dogantarifo. Tarifo de la ŝuldataj pagoj laŭ la varspecoj.
doganunuiĝo. Kontrakto inter du aŭ pluraj ŝtatoj, por malaltigi aŭ nuligi la doganon inter si.
eldoganigi. Depreni varon el doganejo, paginte la ŝulditajn impostojn.