PIV · 15376
tarif¹o
tarif1o
1 Difinita monsumo, pagenda por la impostoj, metitaj super importaĵoj aŭ eksportaĵoj de varoj: levi, malaltigi la tarifojn.
2 Difinita monsumo, ŝuldata al la dogano por difinitaj kategorioj de varoj: preferaj, privilegiaj tarifoj (malaltigitaj por la importaĵoj el unu favorata lando); reprezaliaj tarifoj (altigitaj por la importaĵoj el konkurencdanĝera lando ks); batalado pri tarifoj.
3 Prezo fiksita por iu servo: la poŝtaj, telefoniaj tarifoj; ⛗ diferenciga tarifo (tarifo, konsentanta malaltigon de la transportkostoj laŭ certaj veturdistancoj aŭ laŭ certaj varoj, por favori iajn regionojn); noktokurenta tarifo (⏚ tarifo de elektra konsumado, malaltigita dum la noktaj horoj); tarifo de la manĝvagono.
tarifi (tr) Difini la tarifon de varo aŭ servo.
tarifaro. Tuto de la tarifoj por specifaj servoj (ekz. por la diversaj asekurtipoj de asekura kompanio).